E S P E R A N T O

Тема в разделе "Esperanta forumo", создана пользователем Vertaler, 4 ноя 2005.

  1. Vertaler

    Vertaler Vielzeller

    Memorante ke la forumo estas lingvistika kaj ke antaŭe ĝi enhavis subforumon nomitan «Babilu diverslingve», ni decidis reekzistigi la temon pri interparolado en Esperanto. Mi esperas ke ĝi nur helpos la forumon en ĝia progresado.

    Interalie, pri la vortoj «esperi», «Esperanto» ktp. Oni povas demandi, por kio Z elektis tiom strangan formon, se antaŭe tiu latina radiko enhavis neniun komencan e-. Sed okazis ke kun ĉi tiu e- estas pli facile prononcebla. Kial? Tial, ke tre ofte kiam mi babilas kun braziliano Karesema, — eble ĉiuj vi aŭ plimulto de vi konas ŝin, — ŝi prononcas mian skajpan kromnomon «Smetač» kiel «Esmetaĉ» kaj la Skypon mem nomigas «Eskajp». Sed por mi dume tio ŝajnas stranga, ĉar la periodo de aperado de tiu protetika e- en la hispana kaj la portugala jam antaŭlonge forpasis. Kion vi pensas pri tio?
     
  2. sekirin

    sekirin New Member

    Laŭ mia scio, en la hispana preskaŭ ne ekzistas palabraj vortoj enhavantaj empezan komencan st-. Mi mem ne povus memori eĉ unu tian vorton, kaj mia vortaro enhavas nur treege pokajn malmultajn vortojn kiel «stop» [es'top] aŭ «starter» [es'tarter], kaj tambien ankaŭ mallongigojn, ekzemple «Sta.» de «santa».
     
  3. Vertaler

    Vertaler Vielzeller

    Interesas... en la itala okazas unu simila, sed ne sama fakto — eĉ se estas skribata «-nsC-», oni legas tion kiel [-sC-], ekzemple «non sbaglio» [no'zbaLo].

    Sed ĉu en la portugala tio, kion vi priskribis, ankaŭ okazas? Laŭ mi, la portugala estas pli libera en sonkombinoj...
     
  4. sekirin

    sekirin New Member

    Mi ne scias, kio okazas en la portugala... La portugalan mi neniam lernis. Sed en la malmultegaj portugalaj vortoj, kiujn mi iam ie vidis aŭ aŭdis, komencaj sp kaj st ankaŭ iĝas esp kaj est: esperança, estrela, espelho.
     
  5. sekirin

    sekirin New Member

    Sed mi entute ne scias, ĉu portugala vorto povas komenci per sp aŭ ne.
     
  6. Vertaler

    Vertaler Vielzeller

    Natura portugala vorto — certe ne. Kaj pri enprenoj mi mem volas ekscii.

    Interalie, ĉu vi jam pasis tiun kvizon? Eble jes, sed antaŭ longe. Do pasu denove kaj diru viajn rezultojn, kaj poste mi diros miajn. :)
     
  7. sekirin

    sekirin New Member

    Hm... Tre mirinde.

    interretulo 5
    planlingvisto 5
    Esperantigisto 3
    senamikulo 3
    Germano 2
    Zamenhofa kultisto 2
    diboĉulo 2
    komencanto 2
    vagemulo 2
    Idisto 1
    Tokiponisto 1
    artisto 1
    raŭ­misto 1
     
  8. Vertaler

    Vertaler Vielzeller

    Povas esti ke mirinde, sed ne tre. Jen miaj rezultoj:

    Esperantigisto 4
    Zamenhofa kultisto 4
    interretulo 4
    planlingvisto 3
    tokiponisto 1
    artisto 1
    diboĉulo 1
    senamikulo 1

    Certe, iomete strangas ke mi estas kvarfoje Z-a kultisto, sed tiaj estis la demandoj :)
     
  9. sekirin

    sekirin New Member

    Eĉ pli strangas, ke ni ambaŭ­ estas artistoj kaj dibo­ĉuloj. :D
     
  10. Wolliger Mensch

    Wolliger Mensch Haariger Affe

    Hm... Vi ambau havas preskau samaj avatarojn.

    (Tieaj vizajhetoj estas tro malbelaj). Ha-ha, mi memoras Eon, mi mem surprizas min. ;D
     
  11. sekirin

    sekirin New Member

    [​IMG]

    aldonita post iom da tempo

    Nu, tio fakte estas la sama avataro, mi nur dispecigis ĝin, ĉar ĝi estis tro granda...
     
  12. Wolliger Mensch

    Wolliger Mensch Haariger Affe

    Chu estas eble ie rigardi tiun bilfajhon?
     
  13. sekirin

    sekirin New Member

  14. Wolliger Mensch

    Wolliger Mensch Haariger Affe

    Tie estas kie? Mi nenion vidas.  ???
     
  15. sekirin

    sekirin New Member

    Mi jam korektis. Nun videblas. :)
     
  16. Wolliger Mensch

    Wolliger Mensch Haariger Affe

    Dankon, mi jam ekvidis.  :)
     
  17. ilja

    ilja Guest

    Nia e-o estas sube! Malbone, ja.
     
  18. Beul-binn

    Beul-binn Guest

    Mi simple volis fari teston. Pardonon.
     
  19. Wolliger Mensch

    Wolliger Mensch Haariger Affe

    Chu Schleier estas via avataro? :cool:
     
  20. Beul-binn

    Beul-binn Guest


    Bravo! Vi divenis rapide.

    Menad bal - pük bal !