E S P E R A N T O

Тема в разделе "Esperanta forumo", создана пользователем Ursego, 2 июн 2004.

  1. Ursego

    Ursego Ветеран броуновского движения

    Venis la tempo dedic^i iom da loko en nia forumo al la lingvo, pri kiu oni tiel forte bataladis en aliaj branc^oj. Mi esperas ke oni ne diros c^i tie ke Esperanto ne estas vera viva lingvo, kaj ne akuzos esperantistojn ke ili (ni) volas esperantistigi c^iujn aux regi la tutan mondon.

    Por komenco la revuo "Israela Esperantisto" - en la reto. Ec^ tia malgranda landeto havas propran E.-revuon!
    http://www.ie.esperanto.org.il/137/
    http://www.ie.esperanto.org.il/138/
    http://www.ie.esperanto.org.il/139/
     
  2. RawonaM

    RawonaM New Member

    Kaj mi esperas ke ni ne havos tian diskuton tie ĉi. 8)

    Ursego, kial vi ne uzas "Ek"-on, por normale ĉapeligi la literojn?
     
  3. Ursego

    Ursego Ветеран броуновского движения

    Mi ne scias kiel ](*,) :_1_08 Sed mi volas ekscii!
     
  4. lovermann

    lovermann New Member

    Mi ne havas EK-on, sed mi nur skribi html-kodojn de ĉapelitaj literoj...
     
  5. Ursego

    Ursego Ветеран броуновского движения

    Tio ne estas bela solvo (g^i postulas tro multe da tempo kaj forto). C^u ni demandu Slavikon (de Ikso) kial leteroj c^apelig^as mem en lia forumo kiam oni tajpas "x" post la leteroj?
     
  6. RawonaM

    RawonaM New Member

    Ĉi tie estas la programo kaj la instrukcioj: http://www.esperanto.mv.ru/Ek/index.html
    Instalu sen ŝanĝi la kodpaĝon, en tiu ĉi reĝimo ĝi funkcios nur kun unikodaj programoj, kion vi fakte bezonas. Se vi havas iajn problemojn, skribu ĉi tie, kaj mi vin helpos.

    Ne necesas, mi ne instalos tiun skripton.

    Ĉu vi volis diri "skribas"?
     
  7. lovermann

    lovermann New Member

    pardon, mi tajperaris..
     
  8. Ursego

    Ursego Ветеран броуновского движения

    Cxu "eraro" estas "aro da eroj"? :D :D :D
     
  9. lovermann

    lovermann New Member

    Ĉu vi stultas? tajpi+erari+is = tajperaris, mi skribis ĉion korekte.
     
  10. Ursego

    Ursego Ветеран броуновского движения

    Vi skribis ĉion korekte, sed kial vi ne vidis tri ridantaj vizajxetoj en mia mesagxo?
     
  11. lovermann

    lovermann New Member

    Aĥ jes, vi, ŝercanto..
     
  12. RawonaM

    RawonaM New Member

    Lovermann, kaj kie estas via humora sento??? 8)

    Kion signifas "stulti"? Ĉu tio estas ia insulto? Se tiel, Lovermann, ĉu vi scias la regulojn?
     
  13. Ursego

    Ursego Ветеран броуновского движения

    Forumanoj, mi tiel volis ke regu paco cxi tie! Lovermann, vi ne sercxu diri ion "fortan" - kredu, ke oni tiam povas trovi "ion tian" kaj komenci militon. Sed por kio? Se vi opinias ke mi estas stultulo - bonvolu! Mi nenie skribis ke mi estas sagxulo, kial vi diskutas? Povas esti ke iu pensos ke mi ne pravas ke mi ne respondas inde al viaj tre malbelaj vortoj, sed mi estas tute sata de forumaj militoj.

    Lovermann, se vi ne kontruxas, ni ambaux petu la forummastron forigi tiun diskuton - tio estas loko por amika babilado, ne malamika.
     
  14. lovermann

    lovermann New Member

    Kifaja!
    Mi tute ne emas militi ie. Promiň, Ursego, mi ne komprenis vian ŝercon. Se vi volas, ni petos administranton forigi tiun temon, sed mi promesas, ke mi estos pli amikema dum babiladoj en tia-ĉi forumo :)

    ----------

    promiň — pardonu (ĉeĥe)
    kifaja! — Sufiĉe! (arabe)
     
  15. RawonaM

    RawonaM New Member

    Mi estas feliĉa (kaj eble iom mira 8)) ke la paco triumfas super la milito en tiu temo :)

    Kion vi volas ke mi forigu?

    Teoria demando. "tia-ĉi forumo" signifas "такой форум" (aŭ pli ekzakte "форум этого типа", kompare kun "tia forumo"-"форум того типа", sed ambaŭ sonas pli nature en la rusa kiel "такой форум"), ĉu ne? Do, Lovermann, vi eble volis diri "tiu forumo", se mi ne eraras.
     
  16. lovermann

    lovermann New Member

    jes, en tiu-ĉ forumo. Dankon.
     
  17. RawonaM

    RawonaM New Member

    Kiel oni diras "не за что" aŭ "пожалуйста" respondante al danko?
     
  18. Ursego

    Ursego Ветеран броуновского движения

    Mi opinias, ke "ne dankinde.
     
  19. Ursego

    Ursego Ветеран броуновского движения

    Tie trovigxas la famaj 16 reguloj, publikigitaj de Zamenhov: http://www.akademio-de-esperanto.org/fundamento/gramatiko_rusa.html
    Kaj tie - FUNDAMENTA KRESTOMATIO DE LA LINGVO ESPERANTO, ankau de Zamnehof (mi uzas gxin kiel progresiga lernolibro): http://www.ibiblio.org/pub/docs/books/gutenberg/etext05/8espr10h.htm
    Ne dankinde! :wink:
     
  20. гость

    гость Guest

    более веселый уикенд с песней :)

    http://www.esperanto.sk/MP3/Falko/16_Gvantanamera.mp3

    http://www.esperanto.sk/MP3/Falko/18_Respondon_nur_scias_vent.mp3