Medialo

Тема в разделе "Esperanta forumo", создана пользователем alaudo, 16 дек 2005.

  1. alaudo

    alaudo Vertrauenswürdig

    Mi nun estas en la letero-disputo kun Radojica Petrović, ILEI-estaranino (do, tre kompetenta homo) pri medialo en Esperanto. Laŭ mia modesta kompreno, medialo estas ja iu meza verba voĉo, inter la aktiva kaj pasiva, kiu ja montras evoluon de la ago sen ekplicite nomita aganto. Do, ekzemple "skribiĝi", "malfermiĝi", "fariĝi" ktp. Tiam la medialo povas esti deritiva nur de la aktiva transitiva verbo.
    Sed ĉu oni rajtas konsideri la formon "plibeliĝi", "pliboniĝi" ktp kiel medialon? Ĉu tiuj esence neverbaj radikoj (bel, bon) kaj tiel plua verbigo povas formi medialon?
    Kaj alia demando - ĉu medialo ekzistas en pluraj lingvoj? Kio estas la oficiala difno de medialo kaj kiugrade oni uzas ĝin role de pasiva kaj aktiva voĉo?